Por iuj eraroj, Lingvoilo sugestas korektojn, kaj
fojfoje havas ligilon al retaj gramatikoj
(PMEG de B. Wennergren,
La tuta Esperanto de H. Seppik,
aŭ Lernu!) aŭ al la
Reta Vortaro
por pliaj detalaj klarigoj pri la eraro. Lingvoilo daŭre pliboniĝas. Reguloj estas ofte aldonitaj aŭ ŝanĝitaj.
Por tiuj, kiuj deziras uzi la plej freŝan version,
versioj ĝisdatigitaj ĉiu-tage el
la lasta versio en la git-deponejo ankaŭ haveblas
(liston de ŝanĝoj).
Sed atentu: tiuj versioj estas malpli testitaj ol la oficiala versio.
Tamen, Lingvoilo enhavas multajn aŭtomatajn testojn, do la ĉiu-tagaj versioj
estas ankaŭ sufiĉe sencimaj.
Pli malnovaj oficialaj versioj ankoraŭ haveblas en la
dosierujo de elŝuto. Lingvoilo povas atentigi pri pli da eraroj ol tiuj en la ĉi-supra ekrankopio. Gramatikaj eraroj trovitaj per Lingvoilo estas blue emfazitaj. Literumaj eraroj trovitaj per la Esperanta vortaro de LibreOffice/OpenOffice estas ruĝe emfazitaj. Certigu, ke la elektita lingvo de la teksto en LibreOffice/OpenOffice estas Esperanto, por ke la korektilo povu atentigi pri Esperantaj eraroj. Bonvolu vidi liston de la plej oftaj problemoj.
Por plia helpo, vi povas demandi en la
forumo (eblas demandi en Esperanto tie) aŭ retpoŝti al la
verkisto de la Esperanta versio. Lingvoilo libere haveblas sub la permesilo LGPL.
Kodofonto elŝuteblas ĉe github per git:
Ekrankopio en LibreOffice
Ĉu vi bezonas helpon?
Ligiloj al aliaj Esperantaj kontroliloj
Lingvoilo ne estas la nura Esperanta gramatika kontrolilo. Vidu ankaŭ:
Permesilo kaj kodofonto
$ git clone https://github.com/languagetool-org/languagetool.git
La enhavo de la hejmpaĝo haveblas sub la permesilo CC BY-SA 3.0.